FORUMO 121
(2/2002)


 

LA JARKUNVENO DE LSG

okazos dum la 87:a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo, lunde 5 aŭgusto je 11-a horo en Salono Knoedt.

 

PROPONO DE TAGORDO POR LA JARKUNSIDO

  1. Elekti protokoliston
  2. Akcepti aŭ ŝanĝi la tagordon
  3. Trovi raportistojn por:
    1. Kongresa Kuriero
    2. La Esperanta gazetaro
    3. Nacilingvaj gejaj gazetoj
  4. Trakti la protokolon de la antaŭa ĝenerala kunveno
  5. Trakti raporton kaj spezojn por la jaro
  6. Trakti eventualajn landajn raportojn
  7. Diskuti la agadojn de LSG kaj ĝian estontecon
  8. Decidi la financan estontecon kaj la jarkotizon
  9. Plani eventualan varbokampanjon
  10. Elekti Prezidanton, Kasiston-Sekretarion kaj maksimume 5 Komitatanojn
  11. Debati eventualajn rezoluciojn
  12. Eventualaj aliaj aferoj
  13. Decidi pri dato kaj loko de venonta ĝenerala kunveno
  14. Silento por forpasintaj LSG-anoj
  15. Fermi la kunvenon

 
PROPONO POR LA JARKUNSIDO

La ttt-ejo de LSG nun troviĝas ĉe la senkosta retgastiganto hpG, servilo brazila. Printempe ni spertis (kaj ankoraŭ foje spertas) problemojn pri la atingeblo de nia ttt-ejo. Ĉar ni uzas senkostan servon ni ne povas meti altajn postulojn pri la kvalito de la servo kaj ni evidente devas akcepti problemojn pri la atingeblo de temp' al tempo. La plej bona solvo estus, se ni povus uzi pagatan servon de iu fidinda retgastiganto, sed tio estas laŭ la rimedoj de LSG sufiĉe multekosta (ekz. US$120). Malpli kosta solvo estus, se LSG havigus al siaj ttt-paĝoj retadreson (ekz. losogo.org, aŭ simile) kiu redirektas la vizitanton al la aktuala retejo de LSG. Por la ttt-ejo mem ni daŭre uzus senkostan retgastiganton, sed se ekestos problemoj pri tiu, ni povas rapide translokigi la ttt-ejon al alia retgastiganto, kaj tamen daŭre uzi la saman retadreson. Tia afero kostus proks US$18 – 35 jare. La mono por tio ne devas tute veni el la enspezoj de la membokotizoj, sed ankaŭ el libervolaj donacoj de interesitoj. Tial ni, la prizorgantoj de la ttt-ejo de LSG, proponas ke LSG enbuĝetigu certan sumon por tia plusenda retadreso por la ttt-ejo de LSG, ev. kompletigotan per libervolaj donacoj ĝis sufiĉa kvanto.

13 julio 2002
Andreas, Leston kaj Den

 

DU-VIRA EDZIĜO PER TRI-LINGVA CEREMONIO

La 23an de marto en la jaro 2002 estis tre speciala tago. En la usona urbo, Fort Lauderdale, Carlos G. kaj Dennis D. kunedziĝis. En Esperantio tiuj du viroj kutime nomiĝas Karlo kaj Deno. Karlo estas 36 jaraĝa meksikano, belega, amuza, pasia, kaj tre, tre bonkora. Deno estas 32 jaraĝa usonano, kaj pro la fakto ke li estas la aŭtoro de tiu ĉi artikolo kaj ne vere emas sin laŭdi, ne listigos multajn kvalitaĵojn siajn ĉi tie. Sufiĉas diri, ke ni ambaŭ vere estas konindaj.

Nek Usono, nek Meksiko ofertas leĝajn edziĝojn por samseksaj paroj. Tio ne tiom gravis por ni tamen, ĉar ni volis nur ceremonion por deklari nian amon, unu por la alia, riton por formaligi nian amrilaton por ni kaj niaj familioj kaj geamikoj.

Karlo ĵus informis sian familion, ke li estas geja sep monatojn antaŭe. Antaŭ tiam, li plurfoje volis paroli kun ili pri sia gejeco, sed li timis ke ili ne komprenus, kaj eble ne vidus lin tiel kiel antaŭe. Mi estis tre kortuŝita, kiam li diris al mi ke li decidis, ke nun pro tio ke li estas kun mi, li ege volis klarigi al ili ke li havas amanton kaj ke tiu amanto estas alia viro. Ili tiom gravas por li, ke li volegis ke ili konu tiun viron kiun li amas, kaj ke ili komprenu kiu li estas kaj kian rolon li havas en la vivo de Karlo. Tiu viro estis mi – tre bonŝance por mi. Mi feliĉas diri ke ĉio finiĝis tre bone. La familio de Karlo tre rapide eliris de la konfuzo kaj malkompreno kiuj ofte akompanas tiajn novaĵojn, kaj akceptis lin. Tre evidente ili amas lin tre profunde, kaj lia patrino venis de Meksikurbo por la edziĝo.

Mia familio sciis pri mi jam de longa tempo, kaj multaj familianoj miaj venis de pluraj lokoj en Usono. Mi sentas min benita, ke mia familio akceptas min. Tro oftas en Usono, kiel en aliaj partoj de la mondo, ke ies familio ne kapablas kompreni aŭ akcepti ke ĝia filo aŭ filino estas iomete malsama. Karlo plaĉis al ĉiuj en mia familio ekde la komenco, sed tia li estas. Mi pensas ke preskaŭ ne eblas malŝati Karlon. Nun mi sentas min duoble benita ĉar mi nun havas du familiojn.

Se iu ajn el vi jam konas min aŭ Karlon, vi bone scias ke la vorto "kutima" ne taŭgas por ni, kaj do vi ne surpriziĝos ke nia edziĝceremonio estis sufiĉe nekutima. Unue ni volis havi Viĉan riton, ĉar mi estas viĉano, sed ni devis multe pripensi pri kiel havi paganan ceremonion plenan je nepaganoj. Due la ceremonio devis esti dulingva, ĉar la patrino de Karlo ne scipovas la anglan, kaj mia familio kaj multe da niaj geamikoj ne scipovas la hispanan.

Se vi scias malmulton pri la religio Viĉo, ne tro zorgu. Se vi pensus pri praaj naturamantaj druidoj, vi havus ian ideon pri ĝi. Ni kredas, ke ekzistas universala potenco en ĉio. Oni povas pensi pri ĝi kiel la vivpotenco kiu trafluas la universon. Laŭ viĉanoj tiu potenco havas virajn kaj inajn aspektojn. Tial ni vidas la potencon kiel Dion kaj Diinon. Ĉar Viĉo estas sufiĉe malkutima en Usono, ni envokis la Spiriton de Paco kiel la Dion kaj la Spiritinon de Amo kiel la Diinon.

La ceremonio fakte estis du ceremonioj, kaj en la du ceremonioj ni uzis ne du sed tri lingvojn. Ni havis la unuan ceremonion je la ekvinokso, la unua tago de printempo. Tiu ceremonio inkluzivis nur Karlon kaj min, kaj estis en Esperanto (jes ja!) kaj la hispana. Ĝi estis simpla, sed tre funde speciala. Ni longtempe rigardis reciproke en la okulojn de la alia. Ni diris unu al la alia kial ni amas nin kaj volas esti kunaj dum niaj tutaj vivoj. Ni deklaris niajn votojn. Ni unuiĝis.

Dum la sekvantaj tri tagoj ĝis la dua ceremonio, ni ludis strangetajn rolojn. Ni estis edzoj inter ni du, sed ne inter niaj familianoj kaj amikoj. Kiam du personoj kunedziĝas, ilia amrilato tuŝas ne nur ilin, sed ankaŭ ĉiujn de iliaj konatoj. La homoj ĉirkaŭ ni partoprenas en niaj vivoj. Tial ni volis dividi nian edziĝon kun niaj familioj kaj geamikoj. Tio ĉi estis la ideo de la dua ceremonio.

Tri tagojn post la unua ceremio venis niaj familianoj kaj geamikoj. Ili ne sciis kion atendi ĉar nia invitilo diris, ke la edziĝo estos malsimila al iu ajn edziĝfesto, kiun ili spertis antaŭe. Ili ne tro zorgis pri tio, tamen. La plej ofta demando antaŭ la edziĝo estis, "Per kio mi vestiĝu?" ĉar ni diris, ke ili surhavu ion specialan kaj eĉ magian por ili, ĉu banŝorto, ĉu frako. Ĉiuj finfine elektis ion inter la du ekstremaĵoj, sed ŝajnas ke homoj ne vere ŝatas elekti propran vestmodon por evento neantaŭkonata. Mi supozas, ke tio kompreneblas.

Kutime la gastoj de iu geedziĝo en Usono donas donacojn al la nova paro. Ni volis ke niaj gastoj serĉu ne en siaj monujoj, sed en siaj koroj kaj alportu por ni iun bonan deziron por ni en la estonteco. Tiu ideo multe pli plaĉis al ni ol iu arĝenta servoplado.

Deno (maldekstre) kaj Karlo

Viĉaj ceremonioj plej ofte okazas en cirkloj, do ni aranĝis seĝojn en cirklo por niaj gastoj. Kvar altaroj staris je la kvar kompaspunktoj. En la oriento estis kandelo brulanta kiu reprezentis Karlon. Alia en la okcidento reprezentis min. Sur la norda altaro tria kandelo estis nelumigita. Tiu ĉi reprezentis nian amrilaton, nian kunedziĝon.

Ni komencis la ceremonion per bonvenigi niajn gastojn. Ni diris unue al niaj patrinoj kaj vice al niaj patroj, parencoj, kaj geamikoj, kial ili estas gravaj por ni, ke ni tiom feliĉis ke ili estis tie kun ni, kaj ke ni amas ilin. Ĉion ĉi ni diris dulingve. Ni ne volis ke la ceremonio tiom estu en la angla lingvo kun ĉio tradukita hispanen. Ni volis ion pli viglan kaj natursonan. Pro tio ni interplektis la du lingvojn.

Mi komencis parton anglalingve. Karlo dirus la saman en la hispana, sed poste li daŭrigus en la angla, kaj mi tradukus hispanen. Ni ambaŭ scipovas la lingvon de la alia, do ni provis uzi tion por plifluigi kaj plibeligi la dialogon de la ceremonio. Poste venis la envoko de la Spiritoj de Paco kaj Amo. Tiuj estis la Gedioj por la ceremonio. Nia amiko John enkovis la Spiriton de Paco kaj mia patrino envokis la Spiriton de Amo.

Viĉanoj ne kredas ke la Gedioj estas ekstere de ni. La Universala Potenco kiu estas la Gedioj estas en ni ĉiuj kaj trafluas nin. Tial ni ne preĝas al la Gedioj, sed alliniiĝas al ili, ĉi-ceremonie al Paco kaj Amo. Tiel ili estis kun ni por doni al ni siajn mesaĝojn, por paroli al ni kaj al ĉiu ĉeestanto pri la roloj kiujn ili ludas je tiu speciala tago kaj ludos en la estonteco dum niaj vivoj kune. Paco kaj Amo estis tie por unuigi nin.

Post la sanktaj vortoj de Paco kaj Amo, ni donis al niaj gastoj okazon legi la bonan deziron kiun ili kunportis por ni. Sed antaŭ tio ni disdonis al ili niajn donacojn, kiujn ni estis preparintaj. Ni trovis kandelojn en bokaletoj kun kovroj de korko. Sur la kovron ni metis glumarkojn kun taŭgaj diraĵoj pri amo aŭ pri la vivo, kiuj plaĉis al ni por donaci al la personoj plej proksimaj en niaj vivoj. Tiujn ĉi ni disdonis, kaj invitis al niaj gastoj legi siajn proprajn bondezirojn, aŭ tiujn kiujn ili ĵus ricevis de ni. Tio ĉi estis tre bela momento, kaj mi estis tiom kortuŝita, ke mi havis malfacilon ne plori. Tiam surgenue ni rediris niajn votojn, unu al la alia. Karlo diris siajn anglalingve, kaj sekve mi diris la miajn en la hispana kaj poste en la angla. Karlo finis redirante siajn votojn hispanlingve. Ni volis ke ni finu per la gepatra de ambaŭ, por ke la vortoj estu des pli potencaj. Tiam Paco kaj Amo deklaris nin edzoj. Ni stariĝis kaj kisis.

Tamen, kiel mi diris, tiu dua ceremonio vere estis por dividi nian amrilaton kun niaj familianoj kaj geamikoj. Ni ne estas solaj en tiu ĉi mondo. Ni kundividos kun ili nian ĝojon kaj malfeliĉon, kaj se iam la vivo estos malfacila por ni, ili donos al ni sian fortecon per vortoj saĝaj kaj per siaj ridoj. Kaj tion ni faros por ili reciproke, se tion ili bezonos.

Karlo kaj mi prenis niajn kandelojn de la orienta kaj la okcidenta altaroj. Paco iris al la norda por preni la kandelon de nia amrilato. Kiam du personoj enamiĝas, ili alportas kunen la lumon de siaj animoj por krei novan lumon. Ili restas individuoj, sed ankaŭ kreas ligon kune, kombinante animon kune. Novan lumon ili kreas. Karlo kaj mi lumigis la amrilatan kandelon kun niaj propraj kandeloj, kaj tiam ni laŭiris la cirklon por lumigi la kandelojn de la gastoj kunportante al ili la lumon de nia amo por ke ili estu parto de nia amrilato. Dume ni kunkantis ĉiuj.

Kaj estis tia, nia edziĝo. Tiam ni elkore dankis al ĉiuj kaj malfermis la cirklon. Ĉiuj venis al nia domo por la edziĝa akcepto, kie ni manĝis ege bongustan meksikan manĝaĵojn kaj tostis al niaj estontaj vivoj kune per "margaritas", tre bongustaj drinkaĵoj kiujn oni supozas esti meksikaj, sed ili estis kreitaj en Usono. Tamen, jen alia rakonto. Ek al la vivo!

Den

 

GEJA FIERECO EN ZAGREB

La Parado de Geja Fiereco en Zagrebo

Sabaton 29 junio okazis en Zagrebo, la urbo de la lastjara UK, la unua Parado de Geja Fiereco. Ĝi finis Semajnon de Fiereco plena de seminarioj, ekspozicioj, festoj kaj kulturaj eventoj. La semajno ĝuis grandan atenton de la amaskomunikiloj. La aranĝo havis apogon de la aŭtoritatoj, ekz. la Ministro por internaj aferoj faris la inaŭguran paroladon. Bedaŭrinde la parado devis havi protekton de la polico, ĉar ekstremaj partioj aranĝis kontraŭdemonstracion de kiu oni i.a. ĵetis ovojn, melonojn kaj eĉ ŝtonojn sur la paradantojn. Malgraŭ tio, oni opinias la unuan gejparadon sukcesa kaj planas ripeti ĝin venontjare.

El retmagazino Homoplaneten

 

Historio de la Parado de Geja Fiereco

La unua Parado de Geja Fiereco okazis 28 junio 1970 en Novjorko, Usono. Ĝi estis aranĝita en la memoro de la ribelo ĉe Stonewall, kiu okazis dum la nokto 27–28 junio en la antaŭa jaro. Stonewall estis geja trinkejo en Novjorko kaj iom post noktomezo la polico aperis en la trinkejo, akuzante la personaron pri servado de alkoholaĵo senpermese. Ili elpelis la gastojn, kiuj amasiĝis ekster la trinkejo kune kun scivolemaj preterpasantoj. Alveno de pli da policaŭtoj levis la tension kaj unu el la gastoj, virino en viraj vestoj, komencis batali kaj baldaŭ la homamaso ĵetis pavimerojn kaj botelojn al la polico, kiu respondis per akvokanono kaj pli da policoj. La bataloj daŭriĝis dum la sekvaj du noktoj. Estis la ofta ĉikanado far la polico kontraŭ la gegejoj kiu fajrigis la batalojn, kaj per ili vekiĝis la politika konscio pri gegejaj rajtoj kaj la bezono de geja movado. La Parado de Geja Fiereco okazas en Novjorko nun ĉiujare la lastan dimanĉon en junio.

 

Amiko de Dorothy

En nia diskutlisto Gilbert metis la demandon: "Mi plurfoje aŭdis nian anglan ekskasiston uzi la jenan dirmanieron por paroli pri gejo: li estas unu el la amikoj de Dorotea (He's a friend of Dorothy's). Ĉu iu anglalingvano povus klarigi al mi la originon de tiu dirmaniero?"

Jen la klarigo de Mateo el Montrealo:

Tiu esprimo venas el la ega populareco de la usona aktorino Judy Garland en la geja komunumo en la sesdekaj jaroj. Fakte, la legendo diras, ke estis la tristeco pri ŝia morto, kiu spronis la gastojn de la Stonewall:a trinkejo en Novjorko kontraŭbatali la polican atakon en la fino de junio 1969. Judy Garland estis entombigita pli frue tiun tagon.

Ŝia plej fama karaktera rolo, kaj tiu plej bone memorata kaj amata en la tiuepoka geja komunumo, estas Dorothy Gale en la filmo The Wizard of Oz. El tiu nomo venis la esprimo "amiko de Dorothy".

Judy Garland

"Mi kaj kelkaj amikoj iras al la trinkejo trans la strato. Vi estas bonvena, ili ĉiuj estas amikoj de Dorothy. Vi ja estas amiko de Dorothy, ĉu ne?" "Nu, mi supozas... ke jes." "Ni vin instruos rideti kiam vi tion diras."

–de "A Friend of Dorothy", mallonga filmo el la kompilaĵo Boys' Life

 

Lesba marŝo 10-jara jubileo

Lige kun la Parado de Geja Fiereco la lesbaninoj de Novjorko faris la manifestacion New York City Dyke March (Novjorka Lesba Marŝo) por la deka fojo. 8000 virinoj marŝis laŭ la stratoj kun tamburistoj en la fronto, kantante kaj skandante sloganojn, kiel "Mi estos kontenta nur kiam ĉiu lesbanino povas vivi malkaŝe" kaj "Mi estos kontenta nur kiam mia patrino povas eldiri la vorton 'lesbanino'". Amuza ero estis baseno plena de belulinoj, kiun kelkaj fortaj lesbaninoj tiris laŭ la marŝvojo. Malkiel la Parado de Geja Fiereco la Novjorka Lesba Marŝo ne estas parado, sed protesta marŝo. Viroj povas partopreni starante laŭ la trotuaroj, sed ne en la marŝo mem. La Lesbaj Marŝoj okazas ankaŭ en multaj aliaj urboj, ankaŭ ekster Usono.

 

RETAJ DISKUTEJOJ

Nia reta retlisto lsg-ano ne estas la sola diskutejo por gejaj geesperantistoj, ĉi tie ni prezentas du aliajn. Kia riĉo! La unuan, internacia diskutgrupo kun Esperanta sekcio, Eriko Rozo-Nigra prezentas jene:

 

Retkomunumo Polifonio

"Polifonio estas vera surreta komunumo kiu dediĉas sin al amikeco kaj libereco. Ĝi povas esti travivaĵo malkutima, kaj ne permesas difinadon facilan. Via plejbona ŝanco por eltrovi precize kio okazas ĉe ni estas veni kaj paroli al ni je unu el niaj diskutgrupoj." Citaĵo el nia retpaĝo, http://polyphony.50megs.com.

Polifonio ne estas ekskluzive geja, sed la Polifonianoj inkluzivas min kaj mian karulinon Felicon, ambaŭ anoj de ĉi tiu listo, kaj aliajn gejojn kaj "ambaŭulojn", kaj ina kaj iĉa. Estas tre amikema kaj interesa diskutforumo, malgranda sed kreskanta. Ni havas anojn el Germanio, Ĉeĥio, Belgio, Aŭstralio, kaj aliaj landoj. Nuntempe, la angla estas nia precipa lingvo, ĉar ĉiuj niaj aktualaj anoj komprenas ĝin, sed ni ankaŭ havas ageman esperantan diskutgrupon, kaj la plimulto el ni povas kompreni esperanton.

Niaj diskutgrupoj inklusivas la anglalingvan "Concert of Words" www.smokeball.com/polyphony/cow/index.cgi kaj la Esperantan "Bankedo de Opiniaj kaj Vortoj" www.smokeball.com/polyphony/bovo/index.cgi. Mi petas, vizitu nin, kaj se niaj diskutoj interesas vin, bonvolu partopreni en ili, prefereble Esperante sur "la BOVo". Pli da Esperantistoj, aparte neanglalingvanoj, instigus pli da intereso de ili, kiuj opinias ke esperanto ne estas tre utila kiam ili povas pli facile uzi la anglan.

 

Retlisto kaj ttt-ejo Ĉielarko

La dua retlisto troviĝas, kiel lsg-ano, ĉe Yahoo. Oni povas atingi ĝin per la ttt-ejo www.cxielarko.com. Júnior prezentas la ttt-ejon kaj retliston ĉi tiel:

Ni intencas ke Ĉielarko estu erotika, libera eĉ por pornografiaĵoj, ni interŝanĝos personajn fotojn, ĝi celos ankaŭ amindumadon. La celgrupo estas virgejoj kaj lesbaninoj kun speciala atento al la junularo (pli ol dek-okjaraĝaj kompreneble). Por aliĝi al la retlisto, iru al www.cxielarko.com, klaku la butonon Klubo Cxielarko kaj poste Register, por plenumi la registran formularon.

  BELETRA NIĈO

Ho, mia koramiko

Ho, mia kara koramiko,
ĉu vi ankoraŭ rememoras
neforgeseblan tiun tagon,
kiam ekbrilis niaj koroj,
kiam eksonis la animoj?

Ĉu vi memoras la vesperon,
kiam ni sidis ĉe l’kameno
en kiu fajris arda flamo,
ĉe kiu varmis niaj korpoj
de bona vino kaj de l’amo?

Ĉu vi resentas kiel tuŝis
dum nia kis’ la mildaj lipoj?
Ĉu vi resentas kiel kuŝis
en mia mano la ĉurovoj
dum via kaco malmoliĝis?

Mi palpis vian stangon duran,
skutiris ĝin, kaj mankaresis,
malsate lekis la kacglanon,
soife suĉis virbelilon,
per langopinto boretadis
pistruon de la sensa tubo,
per dentoj premis firman karnon
ĝis vi ekkriis: –Ne formordu!–,
kaj tutplenforte ekfontanis.

Sur miaj lipoj, mia lango
mi rave sentas ĝis hodiaŭ
la virodoran kiselguston
de riĉa via spermoŝpruco,
ho, mia kara koramiko!

el Marijo

 

SERĈANONCO

La redaktanto de Forumo, Andreas, estas ankaŭ sekretario de la LKK (Loka Kongresa Komitato) por la 88:a UK en Gotenburgo 2003 kaj sekve estos tre okupata dum la venonta jaro kaj tial bonvenigus helpredaktanton (aŭ novan ĉefredaktanton kaj mi povus esti helpredaktanto). Se vi interesiĝas pri redaktado de ĉi tiu bulteno, anoncu vin ĉe mi aŭ alia en la estraro (vidu adresojn sube) aŭ dum la jarkunsido en Fortalezo.

red.

 

NIA TTT-EJO

La ttt-ejo de LSG havas la adreson: www.forumo.hpg.com.br  Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo; la antaŭajn oni povas legi sen pasvorto. La pasvorton vi trovas en la lasta paĝo de la papera versio de Forumo, kondiĉe ke vi estas membro de LSG. (Se vi sciigis al nia sekretario, ke vi ne volas havi la paperan version de Forumo, vi ricevas la pasvorton per retletero). Kiel membriĝi? Klaku sur Membriĝo aŭ kontaktu la sekretario-kasiston.

lsg-ano – LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Tie la diskutado ofte estas vigla. Legu kiel vi povas aliĝi al lsg-ano sub jena ligilo Kiel aliĝi al lsg-ano.

 

VENONTA NUMERO

Sendu manuskriptojn kaj ilustraĵojn amase al la redaktejo. La limdato por manuskriptoj estas 15 septembro. Se vi volas sendi paperajn manuskriptojn, sendu prefere tajpitan tekston, por ebligi maŝinan enkomputiligon de la teksto. B.v. ne uzi neordinaran litertipon.

red.

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono   arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

BELETRA NIĈO
B***, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (kunordiganto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono