FORUMO 122
(3/2002)


 

INTERVJUO

kun nia membro Atilio, lundon 30 septembro 2002, dum komuna lunĉo en vegetara restoracio en Gotenburgo, Svedio.

Mi volas unue demandi kie vi naskiĝis.
En Argentino mi naskiĝis, fakte en la norda parto de la lando. Poste mi translokiĝis al la centra regiono, al Córdoba, por studado. Tie mi pasigis parton de mia junaĝo.
Kion vi studis?
La rusan lingvon, ĉar mi ja estas instruisto de la rusa, kaj ankaŭ filologion pri klasikaj lingvoj, la latina kaj greka.
Atilio en Zagrebo, en somero 2001 Kiam vi unue aŭdis pri Esperanto?
Tio estas malfacile diri, ĉar mi aŭdis pri Esperanto jam kiel infano. Mia avo vere lernis Esperanton kaj ĉiam li diris ke li povas paroli en tiu lingvo, sed en miaj infanaj tagoj li fakte forgesis ĝin. Sed en mia kapo restis la ideo lerni tiun lingvon. Tiutempe aperis en Argentino revuo por infanoj kaj en ĝi estis kompara vortaro kun vortoj en la hispana kaj apude tradukoj al la franca, la angla kaj ankaŭ al Esperanto. Kaj tiun mi kolektadis pro Esperanto, ĉar tiu lingvo, verdire, rememorigis min ĉiam al mia avo, kiu tiam jam estis mortinta.
Ĉu la vortaro aperis en pluraj numeroj de la gazeto?
Fakte, tiu revuo aperis ĉiun semajnon kaj dum proksimume du jaroj aperis tiu vortaro kun proksimume 10 aŭ 12 vortoj en ĉiu numero. Estis tute hazarde elektitaj vortoj sen ia klarigo pri gramatiko aŭ io ajn. Ĝi verŝajne simple estis amuzaĵo por la infanoj, por ke ili vidu ke en multaj lingvoj oni povas diri la samajn vortojn diversmaniere.
Ĉu vi ankoraŭ havas la kolektaĵon?
Hahaha, ne. Aŭ eble ĝi troviĝas ie en Argentino, sed mi ne havas jam de jaroj ĝin.
Sed kiam vi vere eklernis la lingvon?
Nu, fakte kiam mi translokiĝis al Córdoba, kie mi ekstudis, aperis en iu ĵurnalo anonco pri kursoj korespondaj. Tio estis en la jaro -81. Mi skribis al tiu lernejo kaj ili proponis perkorespondan kurson. Nu, mi komencis fari ĝin, sed mi tuj malinteresiĝis jam post la unua leciono, ĉar mi pensis ke tiu lingvo estas iom stulta, kaj lerni perkoresponde lingvon, tiamaniere oni neniam povus ion ajn fari per tiu lingvo. Mi skribis al la instruisto ke mi bedaŭras diri al li ke mi tamen ne plu interesiĝas pri la kurso, ĉar se mi ne povas paroli kun iu ajn, tiam mi prefere ne lernu la lingvon. Sed lia respondo estis tre interesa, ĉar li sendis al mi liston de nomoj de esperantistoj kiuj loĝas en la sama urbo kaj li ankaŭ sendis ekzempleron de Heroldo de Esperanto. Tiam mi tamen tute ne kontaktis la esperantistojn de mia urbo. Sed venis ankaŭ libro, kompleta kurso de Esperanto, kaj en la fino de la libro estis modelo de letero kaj en Heroldo de Esperanto estis parto, kie estis korespondpetoj. Estis korespondpeto de iu junulino en Pollando kaj alia en Bulgario. Tiam mi nur simple kopiis la leteron, kiu estis en la fino de la libro, aldonante proprajn detalojn, ekz. mian nomon, kie mi loĝas ktp, kaj tiujn leterojn mi sendis.

Sed la plej ŝoka estis ke ili respondis. Do mi tamen devis unue kompreni kaj poste kapabli reagi al ili. Mi devis lerni la lingvon por povi respondi, ĉu ne. En tiu momento mi tute ne havis vortaron, ĉar ili uzis vortojn kiujn mi ne konis kaj ne estis en la lernolibro, sed mi iel tiel komprenis la leterojn kaj iom post iom sukcesis korespondadi kun la du knabinoj. Kaj ĝis tiu momento mi eĉ ne kontaktis la esperantistojn de Córdoba! Sed en iu vespero, promenante kun kelkaj geamikoj, mi vidis afiŝon "Lernu Esperanton. Venu al tiu adreso en tiu tago tiu horo" ktp. La adreso estis tre proksima al mia hejmo kaj tien mi iris, ĉar en la sekva tago ĝuste estis la tago de leciono, kaj tie mi por unua fojo parolis en Esperanto. Tio fakte estis mia komenco kiel esperantisto.
Nun vi estas en Hago en Nederlando, en IEI, la Internacia Esperanto-Instituto. Kial vi aperis tie?
Tio estas ankaŭ ligita al tiu numero de Heroldo. Ĉar kiam tiuj du virinoj respondis kaj mi vidis min en la bezono kapabli uzi la lingvon por respondi al ili, mi komencis ankaŭ legi la ceteron de Heroldo kaj tie mi malkovris artikolon pri la Ĉe-metodo kaj la Internacia Esperanto-Instituto, kiu okupiĝas pri instruado ktp. Do mi skribis al la instituto kaj diris ke mi volas plulerni la lingvon, ĉu estas ia maniero por tion fari. Ili proponis al mi la libron Baza Ĉe-kurso, kiu fakte ne estas libro por lernantoj, sed por instruistoj, ĉar ili kredis ke mi instruas Esperanton. Do, mi aĉetis la libron kaj mi tralegis ĝin kaj malgraŭ tio, ke ĝi estas libro por la instruisto, ne por la lernanto, tio eĉ multe helpis min lerni la lingvon, ĉu ne, kaj de tiam mi jam de la komenco korespondadis kun la homoj de la instituto. En la jaro -90, dum la UK en Havano, la tiama gvidanto de la instituto invitis min iri al Hago por iom pli koni la Ĉe-metodon, la instituton kaj la strukturon de la tuta movado. Mi tion akceptis kaj iris al la instituto kaj tie mi estis dum monato. Mi ankaŭ restis kiel volontulo ĉe UEA, en Roterdamo, kaj mi komencis vojaĝadi ĉien por instrui la Ĉe-metodon, ĝis finfine en -96 la gvidanto de la instituto anoncis sian retiriĝon kaj mi estis invitita transpreni tiun postenon. Do, tial mi estas ĉe IEI.
Nun vi estas survoje hejmen post vizito en Esperanto-Gården ĉi tie en Svedio. Kion vi faris tie?
En Esperanto-Gården estis seminario de la Sveda Esperanto-Instituto, kaj mia partopreno estis por prelegi. Mi prezentis la organizon Indiĝenaj dialogoj, kun kiu mi kunlaboras de kelkaj jaroj, kaj ankaŭ por prelegi pri muziko el la inkaa imperio. La seminario estis ege interesa, des pli por mi, ĉar estis agrable konatiĝi kun Esperanto-Gården, ĉar mi neniam antaŭe estis tie.
Vi tie ne faris la prelegon pri la korpolingvo, kiun vi faris por la Esperantoklubo de Gotenburgo?
Ne, mi fakte ne parolis pri korpa lingvo.
Ĉar mi volis fini la intervjuon per tio, ĉu vi scias ion pri la korpa lingvo inter gejoj?
Nu, nur pri kelkaj gestoj, kiujn oni uzas en diversaj landoj inter negejoj por montri ke la alia persono estas gejo. Sed ankaŭ en la geja medio estas serio de gestoj, kiel diri, de kaŝaj mesaĝoj, kiujn oni sendas unu al alia por komprenigi iun mesaĝon. Antaŭ kelkaj jaroj gastis ĉe mi amiko, kiu loĝas en Francio, kaj estis ege interese por mi kion li rakontis ekz. pri la uzo de ventumiloj. La ventumilo kompreneble en la okcidenta mondo estas instrumento ĉefe uzata de virinoj, ĉu ne, sed ekzemple en Azio ĝi estas uzata ankaŭ de viroj. Tiu amiko, kiu estas gejo, montris al mi kiamaniere uzi la ventumilon en geja medio por sendi mesaĝon al aliaj kaj diri ekz. "mi ŝatas vin" aŭ "mi ne havas intereson pri vi" aŭ "mi ŝatus babili kun vi" kaj tiaj aferoj. Vere estis ege interesa tiu montrado lia.
Ĉu vi memoras iun movon?
Ne, ne plu.
En kiu lando oni uzas tiun manieron?
Do, en Francio! Sed fakte mi neniam vidis francojn uzantajn tian ventumilon, sed verŝajne en la medio, en kiu mia franca amiko kutimis esti, oni eble uzis ventumilojn, sed mi ne scias, hahaha.
Nun mi dankas pro la intervjuo.
Ne dankinde.

Intervjuis Andreas

 

KARAJ AMIKOJ

Karaj amikoj au pli?

En "pulbazaro" arthistoriisto trovis strangan foton: du viroj, eble laborantoj, eble pli bone situitaj viroj, kiuj maskis sin kiel laborantoj, gapas atenteme en fotilon. Unu protekte (aŭ karese) ĉirkaŭbrakis la alian, rigardas lin amike. Tiuj viroj evidente estas amikoj. Ĉu ili amis unu la alian? Ĉu ili estas gejoj?

Arthistoriisto David Deitcher - mem gejo - pensis, ke li ja malkovris gejan subkurenton en la historio, sed post plia esplorado li devis ŝanĝi sian pritakson. En antaŭ-Freudaj tempoj viroj en Usono evidente povis esprimi sian amikecon kun pli da tenero ol eblus hodiaŭ.

Li ekkolektis aron da fotografioj kaj ĉiam li devis konstati: ni scias nenion pri tiuj anonimaj fotitoj. Ni ne konas iliajn pensojn kaj emociojn. Ni ne scias, ĉu ili estis gejoj en la moderna senco aŭ havis homo-erotikajn sentojn. Ni ne scias, kion pensis Joshua Speed, kiam li dormis en la lito de Abraham Lincoln, nek kion ili faris.

Walt Whitman kaj Peter Doyle

Strange estas, ke la ununura konata geja paro, Whitman kaj la "ribela soldato" Peter Doyle posas en neintima etoso, tute ne tuŝante unu la alian.

La situacio sur la fotoj preskaŭ ĉiam estas senerotika, ili posas serioze, sed intime por la fotisto. Kaj tio estas la ĉarmo de tiuj bildoj. Ni scias nenion pri ili, neniu muzeo interesiĝis pri iliaj memoroj. Dum iu tago ili dokumentis por si mem sian amikecon kaj nun ili rigardas nin el la forgesiteco.

Wolfgang


Fotoj el libro de David Deitcher: Dear Friends. American photographs of men together, 1840-1918. New York [Abrams], 160 p. 35 $

 

VERONAJ IMPRESOJ

Krom la iama prezidanto de LSG, nur unu alia LSGano, samlandano mia, ĉeestis la 5an Eŭrop-unian Esperantokongreson en Verono (Italio) inter la 23a kaj la 28a de aŭgusto. Ĉirkaŭ 290 partoprenantoj ariĝis tie; plej multnombraj estis la italoj kaj la francoj, kiuj multe krokodilis!

La temo de la kongreso estis sufiĉe alloga: "Efektiva lingva egaleco: rajto de Eŭropanoj", kaj ege plaĉis al mi la prelegoj, precipe tiuj de John Wells (La skribitaj lingvoj de Eŭropo) kaj de Humphrey Tonkin (Shakespeare, Italio, Internacia lingvo). Demandita pri la samseksemo de Shakespeare videbla en ties sonetoj, H. Tonkin reliefigis ke tiuepoke samseksemo neniam povis konstitui homan identecon, sed estis nur unu karakterizo de la homa personeco inter multaj aliaj. Male, niaepoke, kelkaj homoj fieras pri sia geja aŭ lesba identeco.

Ne malproksime de la kongresejo staris geja drinkejo, kiun Jean-Michel kaj mi frekventis de tempo al tempo. Tie renkontiĝis, precipe vespere, ne nur viraj gejoj sed ankaŭ multaj lesboj. La estro estis ege simpatia viro, kaj ni provis lin informi pri Esperanto.

Kion diri pri la belaĵoj de la urbo? Kelkaj kongresanoj ĉeestis la operon Nabucco-n en la amfiteatro, dum aliaj, samkiel Romeo, sopiradis sub la balkono de Julieta. Reveninte al Parizo, mi plezure rememoras ankaŭ la ekskursojn al la lago de Garda kaj al Venecio.

Ho, kiel belas Italio, la lando de miaj geavoj!

Gilbert (223)

 

RAPORTO DE LA JARKUNVENO

La 5-an de aŭgusto, 2002, kunsidis okaze de la UK en Fortaleza, Brazilo, LSG. Preskaŭ 30 personoj vizitis la kunvenon dum iom da tempo, kaj 21 restis preskaŭ la tutan tempon, la plejparto novalvenintoj.

  • La prezidanto petis prokraston de la kasista raporto ĝis la sekva ĝenerala kunsido pro manko de konteltiro fare de Centra Oficejo. Ĝi aperos en la sekva taŭga numero de "Forumo", kaj la tuto kun la jarraporto de la prezidanto estis per voĉdonado prokrastita.
  • Den parolis pri la retpaĝaro; li proponis tri rimedojn, el kiuj la unua (propono ne ŝanĝi la nunan situacion) ne ricevis eĉ unu voĉon, la dua (havigi al LSG retadreson, kiu nur redirektas al laŭplaĉa senkosta retgastiganto - malmultekosta alternativo) ricevis sep, kaj la tria (havigi pagatan retgastiganton por nia ttt-ejo - iom multekosta) ricevis du. Do, gajnis la dua. Adonis sugestis kvaran, iom sed ne tiom multekostan rimedon.
  • La jarkotizo restas senŝanĝa.
  • La ĝenerala kunveno elektis Göteborg dum la sekva UK kiel sekvan kunvenlokon.
  • Al la estraro estis elektita la nunaj enpostenigitoj kaj estraranoj kun la aldono de Adonis el Brazilo.
  • Adonis proponis ekskurson dum la ekskursa tago, sed ne estis sufiĉe da eksursontoj. Poste, kelkaj ekskursis al pli proksima plaĝo.
  • La prezidanto klarigis pri la diskutejo lsg-ano(ĉe)yahoogroups.com al ne-anoj kaj invitis ilian partoprenon.
  • Post omaĝo al la forpasintaj LSG-anoj, fermiĝis la kunsido.

Poste, al mi tri homoj esprimis solidarecon kun danko por niaj organizaj, homar-amaj streboj. Tio pruvas la valoron de nia laboro, ĉu ne?
Elirinte Brazilon ĉe la flughaveno de São Paulo, mi aĉetis por tri usonaj dolaroj la rajton porti krucumitajn flagojn brazilan kaj ruĝrubandan por kontraŭi al AIDoso.

Arnold V

 

NOVA ELDONO DE PIV: ĈU NOVA SENTO?

Pasintsomere, SAT surmerkatigis novan eldonon de PIV, kiu enhavas ĉirkaŭ 16 780 kapvortojn kaj ĉirkaŭ 46 890 leksikajn unuojn. Kiel ĉia ajn vortaro, ĝi reliefigas la evoluon ne nur de la sciencoj kaj teknikoj, sed ankaŭ de la ideoj kaj sintenoj de la socio.

Pri komputiko, mi nur citos la esprimon "prepari (aŭ strukturi) diskon": registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo.

Pri samseksemaj terminoj notindas multaj ŝanĝoj. En la antaŭa eldono, ĉe la artikolo "pederasti/o" legeblis: 1) Deflankiĝo de la vira seksimpulso kiu nenormale direktiĝas al junaj knaboj. 2) Pli ĝenerale, nenormalaj seksrilatoj kun viro aŭ virino. En la nuna eldono troveblas "pederast/o": 1) Homo kies seksimpulso direktiĝas al homoj nepuberaj. 2) Viro kies seksimpulso direktiĝas al junaj knaboj aŭ al viroj ĝenerale.

Krom la malapero de la aludo al "nenormaleco" aperas ankaŭ novaj vortoj, kiel

  • frandzi: voluptocele leki klitoron aŭ vulvon
  • kacingo: kondomo
  • kacumi: koiti
  • midzi: voluptocele leki kaj suĉi ies penison
  • pugujo: kalsoneto
  • sesdeknaŭ(um)i: reciproke leki kaj/aŭ suĉi voluptocele la seksajn organojn.

Gravega afero miavidpunkte estas la forigo de la adverbo "nenormale" kaj la apero de la vorto "voluptocele". Tiu fenomeno spegulas malaperon de ia "mezepoka" moralo kaj apero de nova (kaj tolerema?) sento al la mondo de samseksemo. Nur mankas ilustraĵoj!!!

Gilbert (223)

  BELETRA NIĈO

Ambaŭ

Ambaŭ junuloj solas en la ĉambro,
Pro turmento de juno dek-ok-jara,
Kun sonĝeska interrigarda vibro,
Teruriĝas pro brilo enbuklara.

Tre ineska ŝajnas unu, bruska
La dua. Tamen, kvazaŭ lumopunt',
La mildulo al alies buklar'
Levas manon. En rigardo faŭka
Grizas lasta fund', kaj venkita de sopir'

Li kisas buŝon de la viva fant',
Kiu revas dancon de amazon'
Pala, laste vidita. Sed
La knab' ĝuas amati kvazau pred'.

Kvazaŭ neniam nokte ina fascino
Vibrigis lin kiel tiu menton'
Survange nun... jen preskaŭ kiel virino
Li tute sin donas al la fremda fripon'.

poemo de Armin Theophil Wegner, elgermanigita de Roman Gajha

Armin Theophil Wegner

Armin Theophil Wegner (1886 Elberfeld/Wuppertal - 1978 Romo) komencis fari versojn 15-jaraĝa, studis jurosciencon en tiama germana Vroclavo, Zuriko kaj Berlino, kie li doktoriĝis en 1913. Dum 1914-17 li servis kiel sanitaristo ĉe la orienta fronto en Pollando. Post longaj vojaĝoj tra suda Eŭropo, Sovetunio (1927), Armenio kaj Proksima Oriento li fariĝis redaktoro de la gazeto "Der neue Orient" (La nova Oriento). Dum la Tria Regno liaj verkoj kaj politikaj traktaĵoj kontraŭ perforto estis malpermesataj kaj publike forbruligataj. Pro pacismo kaj pro protesto kontraŭ la persekuto de judoj li devis pasigi 7 jarojn en malliberejoj kaj en koncentrejoj (1933-35). Poste li elmigris tra Anglio kaj Palestino al Italio. Dum 1941-43 li docentis pri germanaj lingvo kaj literaturo en Padovo. Poste li vivis en Pontano, Romo kaj fine sur la vulkana insulo Strombolo.

Benito

 

HELPO POR FAMILIOJ ĈE ELŜRANKIĜO

Contact (Kontakto) - pli efike aŭskulti kaj dialogi

Kontakto estas asocio akceptanta gejojn kaj lesbojn, same kiel iliajn gepatrojn kaj gefamilianojn, por faciligi la dialogon.
La celoj de Kontakto estas:

  • helpi la familiojn akcepti sen juĝi la samseksemon de infano, frato, fratino aŭ alia familiano;
  • ebligi gejojn kaj lesbojn komuniki kun siaj gepatroj kaj gefamilianoj;
  • lukti kontraŭ la ĉiutagaj diskriminacioj, kiuj agresas gejojn kaj lesbojn.

Kontakto ekzistas en pluraj francaj urboj kaj havas sidejon en Parizo kie eblas konfidence dialogi.

Ĝia prezidantino jene klarigis sian revon dum la lasta "Gay Pride", la 29-an de junio:

"Antaŭ kelkaj jaroj oni devigis maldekstrulojn dekstruliĝi, por ke ili eniru la 'normon'. Finfine, oni komprenis, ke maldekstruli ne estas difekto, kaj ke tiuj infanoj tiel bele sukcesis en la vivo kiel dekstruloj. Eble iun tagon same okazos por gejaj kaj lesbaj infanoj, sed la vojo povas esti ankoraŭ longega.
Mi revas, sed temas pri utopio, ke asocioj kiel Kontakto estontece ne ekzistos. Tio signifos, ke ne plu estos konfliktoj inter gepatroj kaj gefiloj, kaj ke ene de la socio ĉiu povos libere vivi sian seksecon."

Franclingvanoj povas legi pli ĉe http://contact.france.free.fr.
Retpoŝto: contact.famille.homo(ĉe)wanadoo.fr

Gilbert (223)

 

t.A.T.u.

t.A.T.u.

Julia kaj Lena estas du 17-jaraj knabinoj el Moskvo, kiuj ŝokis sian hejmlandon per popkanto kun la temo lesba amo. Ili nomas sin t.A.T.u., kaj nun oni intense lanĉas ilin ankaŭ en Okcidenta Eŭropo. "All the Things She Said" (Ĉiuj aferoj, kiujn ŝi diris) estas la nomo de la kanto - kaj la debato temas nun pri ĉu ĉio nur temas pri la sengusta ekspluatado far la popindustrio de du junaj knabinoj, aŭ ĉu oni komprenu la videon, kun la duonnudaj knabinoj interkisante en pluvo, ĉefe kiel apogon al lesba amo. Ĉiukaze ili en Rusio vendis pli ol miliono de sia disko.

El retmagazino Homoplaneten

 

NIA TTT-EJO

La ttt-ejo de LSG havas la adreson: www.forumo.hpg.com.br  Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo; la antaŭajn oni povas legi sen pasvorto. La pasvorton vi trovas en la lasta paĝo de la papera versio de Forumo, kondiĉe ke vi estas membro de LSG. (Se vi sciigis al nia sekretario, ke vi ne volas havi la paperan version de Forumo, vi ricevas la pasvorton per retletero). Kiel membriĝi? Klaku sur Membriĝo aŭ kontaktu la sekretario-kasiston.

lsg-ano – LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Tie la diskutado ofte estas vigla. Legu kiel vi povas aliĝi al lsg-ano sub jena ligilo Kiel aliĝi al lsg-ano.

 

VENONTA NUMERO

Sendu manuskriptojn kaj ilustraĵojn amase al la redaktejo. La limdato por manuskriptoj estas 1 decembro. Se vi volas sendi paperajn manuskriptojn, sendu prefere tajpitan tekston, por ebligi maŝinan enkomputiligon de la teksto. Tiam ne uzu neordinaran litertipon.

red.

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono   arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

BELETRA NIĈO
Benito, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (kunordiganto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono