FORUMO 125
(3/2003)


 
Arnold kaj Rolf en nia budo dum UK 2003
Arnold kaj Rolf en nia budo

La Ĝenerala kunveno de LSG dum la UK en Gotenburgo

Gotenburgo nombras inter la plej sukcesaj renkontiĝoj de LSG. Proksimume 30 anoj vizitis nian jarkunvenon lunde 28 julio, kiun filmistoj registris por montrado dum la aŭtuno en sveda televidserio. Nia budo estis la plej elstara ero el niaj agadoj: ni varbis dek novajn anojn kaj kelkaj malnovaj pagis kotizon. Dank' al nia gastiganto ĉe la gotenburga gejejo kaj nova honora ano, nian budon ornamis grandega ĉielarka standardo, certe allogaĵo por multaj scivolemuloj.

Aldone al tiuj oficialaj agadoj LSG-anoj renkontiĝis neformale preskaŭ ĉiuvespere por kunmanĝi kaj viziti (la) lokan kabaredon. Eĉ restis deko da ni por ekskurseti kaj kunmanĝi dum la postkongresa vespero.

Dum la jarkunveno estis decidita rekunveni en Vilnius dum la UK en 2005. Oni proponis eksterkadran renkontiĝon dum eŭropa kunveno en Bilbão 2004; tio estas diskutinda temo por leteroj al "Forumo" kaj por nia interreta diskutrondo lsg-ano(ĉe)yahoogroups.com. Se vi ankoraŭ ne partoprenas tiun rondon sed havas aliron al la interreto, iru al la URL-o http://www.yahoogroups.com kaj petu la grupon "lsg-ano" kaj petu membriĝon, kiun vi aŭtomate ricevos.

Estis elektitaj du novaj estraranoj: Ed (tute nova) kaj Pam (malnova el la 90-aj jaroj). Rolf refoje estas sekretario/kasisto kaj mi prezidanto. Kun granda bedaŭro ni adiaŭos al eksestraranoj Gilbert kaj Francis, kiuj ne volis rekandidatiĝi.

Arnold, Usono

 

Vizito en la loka gejorganizo

Lundvespere la LSG-anoj iris al Hellmans, klubejo de la Gotenburga samseksemula societo-klubo, en strato Karl Johansgatan. Nin akceptis Folke kaj li multe kaj detale klarigis pri la historio de la geja emancipiĝo en Svedio kaj pri la loka geja vivo en Gotenburgo. La klubejo antaŭe servis kiel loĝejo de pastro kaj la filo de la pastro montriĝis fanatika kontraŭgejulo. Do, iuj vidis la punan manon de Supre en tio, ke ĝuste tiu loĝejo ja fariĝis la klubejo de la gejoj kaj lesboj de Gotenburgo. Antaŭe ankaŭ vivis en tiu domo virino kiu okupiĝis pri fiŝkomerco. La ornamaĵoj ankoraŭ atestas pri tiu pasinteco. Pluraj belaj salonoj troviĝas en la domo, i.a. biblioteko kaj registrejo por la elsendoj de la loka geja radio. Nuntempe oni ne plu dissendas, sed per interreta radio disvastigas la rozajn novaĵojn.

En Svedio la geja emancipiĝo komenciĝis en la jaroj post la dua mondmilito, en 1950, kiam s-ro Hellmann komencis organizi la gejan vivon en lokaj societoj, sen multe da tutlanda kunordigado. Okazis en la postaj jaroj (de 1960) persekutoj kontraŭ tiuj gejaj kluboj. Sed la kluboj pluvivis kaj en Gotenburgo dum jaroj estis eĉ 2 kluboj. Kiam finfine la membroj de la dua klubo estis pli multnombraj ol tiuj de la unua, ili transprenis la aferon. La prezidanto de la unua klubo fakte rezistis tiun kunfandiĝon. Kontraŭgejaj krimuloj poste murdis lin kiam li protestis kontraŭ iliaj insultoj al gejoj. Svedio nuntempe permesas registritan partnerecon de samseksamuloj, sed ne geedziĝon.

Dum la posta komuna vespermanĝo, kiun ofertis la Gotenburganoj al siaj gastoj (30 proksimume), ni havis eblecon pli bone interkonatiĝi, se oni ne jam konis unu la alian. Pri ŝatokupoj, pri interesoj, pri roza ĝardenklubo, k.s. Vizito al alia geja klubo poste en la centro ne sukcesis pro la fakto ke oni estis tro multnombraj.

En la postaj tagoj dum la kongresaj kunsidoj, korusekzercoj, ekskursoj, vesperaj manĝoj, k.t.p. oni havis pli da okazoj rekontiĝi kaj krei novajn amikajn rilatojn...

Bert, Nederlando

 

Por kio la mondo bezonas artefaritan lingvon, s-ro Köhler?

Rolf

En la germana gazeto Sächsische Zeitung de 26 julio 2003 troviĝas jena intervjuo kun nia sekretario-kasisto sub la kolumno "Portreto de la semajno (Poträt der Woche)":

Dek du vesperoj sufiĉis. La kurso estis finita kaj la tiam 16-jaraĝa Rolf Köhler estis preta por la mondpaco. Li nun plene posedis Esperanton, tiun lingvon, kiun iam pola okulkuracisto inventis por akceli la interpopolan kompreniĝon kaj doni pacon al la mondo. Nun Köhler havas 46 jarojn kaj de la mondpaco videblas nenia ŝpuro. Kaj Esperanto estas – kun laŭtakse tri milionoj da parolantoj mondskale – lingvo pli sekreta ol monda.

Tamen Rolf Köhler ankoraŭ kredas je la ideo, kvankam Esperanto por li fariĝis pli kiel hobio ol misio. Sed hobio pasia. "De la politikistoj venas neniu apogo", li diras kaj skuas la kapon. "Ĉiu nacio ja volas favori sian propran lingvon". La granda viro karesas la malgrandan liphararon kaj bruligas cigaredon. "La angla ankaŭ ne estas alternativo", li opinias. "Ĝi favoras nur la denaskajn parolantojn. Esperanto estas pli neŭtrala kaj justa, ĉar ĉiu devas ĝin lerni. Krome ĝi estas pli facila."

Fiere li montras sian librobretaron. Apud la Biblio en Esperanto staras ankaŭ traduko de "ABC de amo". "Nur pro pasio pri kolektado", li diras ridante. En la vivĉambro de la duĉambra apartamento staras la komputilo, lia plej grava ilo por partopreni en la mondskala Esperanto-komunumo. Fakte li devenas el Cottbus kaj elkreskis en Görlitz. Li ektrovis Esperanton per gazetartikolo kaj baldaŭ tre entuziasmiĝis pri la mondlingvo. Li partoprenis kurson, lernis rapide, kaj post Esperanta tendaro en tiama Ĉeĥoslovakio li estis finfine konvinkita. "Estis mirinde", li diras entuziasme, "dekduo da homoj el ok landoj, kaj ĉiuj povis paroli unu kun la alia." Pliposte li transloĝiĝis al Halle, kie li laboris kiel kelnero.

Post la falo de la murego li ŝanĝis profesion al la imposta aŭtoritato, trovis laboron kaj aperis en Dresdeno. De temp' al tempo li ĉirkaŭvojaĝis por konatiĝi kun pli da esperantistoj. Ĉar tio ne estas malfacile: "Troviĝas Pasporta Servo", li rakontas. "Ĝi estas ia adreslisto, en kiu povas sin registri ĉiu, kiu pretas senpage akcepti gastojn." Kondiĉe, ke ili parolas Esperanton. Li bone ĉirkaŭvojaĝis. En la tempo de GDR (Germana Demokratia Respubliko) li ĉefe vojaĝis al Ĉeĥio kaj Hungario. Ĉar troviĝis speciala grupo en la Kulturdepartemento de GDR por artefaritaj lingvoj, foje eĉ eblis havi kontaktojn kun la okcidentaj landoj, ekz. kun Finnlando. "Ili eble pensis, ke per Esperanto oni povas pli facile diskonigi la socialismon," Köhler diras kaj ridas. "Tio ne tiel bone iris." Post la falo de la murego li veturis al Usono kaj Aŭstralio, ĉiam helpe de la "Pasporta Servo". "Eble ni ne estas freneze multaj", li diras, "sed ni troviĝas ĉie."

Kaj ili estas bone organizitaj. En Dresdeno troviĝas tri malgrandaj kluboj, kiuj renkontiĝas monate por la interŝanĝo. En la Esperanto-mondo troviĝas por ĉiu societa grupo ia klubo: ekde la fervojistoj kaj ŝakludistoj ĝis la blinduloj. Rolf Köhler elektiĝis sekretario kaj kasisto de tia klubo, nome mondskala gejklubo. Kiom da membroj ĝi havas, li ne ekzakte scias. "Jam kelkajn centojn, ankaŭ lesbaninojn", li taksas. "Nur lastsemajne mi ricevis retleteron de studento en Zambio, kiu per ni volis trovi novajn amikojn." La plejmulton li nur konas interrete. Sed por la aktuala mondkongreso de Esperanto en Gotenburgo li kunorganizis kunsidon de lia klubo. "Ĝi ne nur estos solena kunsido, sed pli kiel eta festo. Por seriozaj diskutoj estos sufiĉe da forumoj en la kongreso", li diras. Oni atendas ĝis 3000 kongresanoj al Svedio. La kongreso estas sezona evento en la mikrokosmo de Esperanto. La venontan jaron ĝi okazos en Pekino. Kredeble tamen sen Köhler: "Mi ne tiom interesiĝas pri Azio. Oni foje ankaŭ devas paŭzi."

Daniel S, Sächsische Zeitung
(trad. red.)

Rozoj
 

Rozaj Ĝardenamantoj

Gejoj kaj lesboj kiuj havas saman intereson, emas kuniĝi en propra rondo. Tio estas ne simptomo de apartiĝo, sed sekvo de praktika bezono. En 1997, en Nederlando aperis en tutlanda ĵurnalo anonco (rubriko kontaktanoncoj) de iu kiu volas fondi societon por gejoj kiuj ŝatas ĝardenumi kaj naturon ĝenerale. Temis pri André Ancion el Amsterdamo, kiu jam kelkfoje provis per anoncoj trovi gejojn kiuj havas saman intereson pri ĝardenoj, pri ĝardenstilo, k.s. Li ne sentis sin agrable en la kutimaj societoj de ĝardenamantoj, kie kutime burĝaj virinoj ludas ĉefrolon.

Tiel estiĝis la geja ĝardenklubo en Nederlando, kiu pro ŝajnkultureco sin baptis per angla nomo: Gay Gardeners Club, "la verda klubo kun la roza koro". Tuj formiĝis estraro kaj ekeldoniĝis gazeto kvaronjara. Dum la jaro pluraj aktivuloj en la kvar distriktoj de la lando organizas ekskursojn al ĝardenoj aŭ kulturmonumentoj lige al ĝardenoj. Kelkfoje ankaŭ bicikladoj, vizitoj al naturterenoj kaj al kultivejoj de iuj specifaj plantoj (kaktoj, ekz-e). Estas agrable dum sabato aŭ dimanĉo esti en grupo de 15 ĝis 30 personoj kun kiuj oni havas almenaŭ du samajn interesojn, nome: virojn kaj plantojn.

Ĉi jare mi ekz-e partoprenis du biciklajn ekskursojn en la ĉirkaŭaĵo de Utreĉt, urbo meze en la lando, dum kiuj oni vizitis la botanikan ĝardenon de la universitato aŭ la ĝardenon kaj la ĉambrojn de kastelo famkonata. En Wageningen, urbo de la agrikultura universitato, ni vizitis du parkojn kiuj servis kiel botanikan ĝardenon. Kaj en la komenco de julio grupo de 30 vizitis la ĝardenojn de konataj gejaj ĝardenposedantoj en la provinco Gelderland. Cetere temis ankaŭ pri statuoj en ĝardenoj: ĉu plaĉas kelkiuj aŭ ne?

Proksimume 200 gejoj estas membro de la klubo kaj estas miraklo ke preskaŭ ĉiam troviĝis homoj kiuj pretas organizi iun ekskurson. Eĉ estis kelkaj kiuj organizis libertempon komunan.

Estas nur kelkaj ekzemploj de ekfloranta amo ĝis nun...

Oni povas trovi la retejon de la klubo per www.gaygardenclub.nl. La programeroj de la venontaj monatoj estas legeblaj en ordinara nederlanda lingvaĵo. Cetere en venonta numero de la gazeto aperos raporteto pri Gotenburga UK, LSG kaj vizito al la botanika ĝardeno de Gotenburgo...

Bert, Nederlando

 

"Virinoj sur Ondoj" en Pollando

La afero de la nederlanda ŝipo "Langenort", kiu samtempe estas naĝada ginekologia kliniko, estas nuntempe en Pollando plej freŝa kaj plej histeria temo en ĉiuj amaskomunikiloj kaj ankaŭ inter ĉiuj civitanoj.

Je la 20a de junio al pola marbordo (en Balta Maro) proksime de urbo Wladyslawowo pliproksimiĝis nederlanda ŝipo de feministina organizo "Virinoj sur Ondoj". Nederlandaj feministinoj proksimiĝis je invito de pola feministaro (i.a. pro peto de Federacio por Virinoj kaj por Planado de Familio). Pro manko de permeso la ŝipo ne povis albordiĝi – pri la ŝipo eksciis jam loka estraro, aktivuloj de ekstremdekstra Ĉiopollanda Junularo (Mlodziez Wszeĉpolska), fiuloj de dekstra-katolika partio Ligo de Polaj Familioj kaj aliaj kontraŭuloj de abortigo.

Sur la bordo ĉeestis ankaŭ feministinoj, kiuj ja invitis la "Virinojn sur Ondoj", anarkifeministinoj kaj aliaj "memdecidiĝintaj" geaktivuloj, kiuj estis atakitaj per "defendanto de la vivo". Dekstruloj kriegis al la teamo de la ŝipo: "Krimuloj!", "Gestapo!", "Hieraŭ Hitler – hodiaŭ vi!" k.s. "Langenort" ne ricevis permeson de la kapitanaro de la haveno en Wladyslawowo albordiĝi. Dekstruloj ĵetis al la ŝipo ŝtonojn, ovojn kun ruĝa farbo kaj ŝraŭbojn.

Post du tagoj, la ŝipo albordiĝis kontraŭleĝe. Intertempe la fidekstruloj senĉese okupis la havenon. La kapitanino de "Langenort" diris, ke ili kontraŭleĝe albordiĝis pro problemoj kun la ŝipmotoro (kio fakte okazis). En la ŝipon eniris policio, limgardistaro kaj komisiono, kiu kontrolis la enhavon de la naĝanta kliniko. Okazis, ke vere "Langenort" havis motor-problemojn, sed malgraŭ tio, la kapitanaro de la haveno decidis pri punpago por la ŝipo (16 000 zlotoj, ĉ. 4000 eŭroj). Se temas pri leĝa flanko de tiu ĉi historio, evidentiĝis, ke "Langenort" entute ne bezonas permeson albordiĝi, ĉar unue, kiam oni havas teknikajn problemojn, oni povas albordiĝi sen permeso, due, "Langenort" havas leĝan statuson de jakto (kaj ne ŝipo) kaj la jaktoj ĉiam povas troviĝi en la marhaveno sen permeso.

Komisiono, kiu vizitis la ŝipon, i.a. trovis medikamentojn, kiuj en Pollando oni ne permesas uzadi. La policio plumbis neleĝajn medikamentojn (kiujn eblas malplumbi en internacia mar-zono). Feministinoj (polaj kaj nederlandaj) el la ŝipo organizis gazetar-konferencon pri la tuta situacio, kie ili klarigis ĉiujn aferojn ligitajn kun "Langenort".

Hodiaŭ (la 25an de junio) loka estraro, prokuraturo kaj policio permesis viziti la ŝipon al ĉiuj, kiuj volas tion. Samtempe la feministinoj organizis privatan gard-trupon, ĉar atakoj de fiekstremdekstruloj senĉese okazas. Krome, tiuj fiuloj organizas malgrandajn kvazaŭ-militarajn grupojn, kiuj promenadas tra Wladyslawowo kaj ili "serĉas putinajn feministinaĉojn, krimulinojn kontraŭ infanoj"...

Kiam la trupo de "Langenort" pagos la punon (kiu tamen estas absurdaĵo entute ligita kun la politika rafiniteco de dekstra loka estraro), ili povos elnaĝi en internacian mar-teritorion (kie ne funkcias jam pola leĝaro rilate al abortigo). La Ligo de Polaj Familioj jam anoncis, ke se iu pola virino eniros en la ŝipon, ili farigos fotojn kaj publikigos ilin en la gazetaro kune kun la tuta nomo de la virino – ĉio por "defendado de nenaskitaj infanoj"...

Ĝenerale la tuta histerio pri la ŝipo de "Virinoj sur Ondoj" estas strikte politika afero. Ekstremdekstra, katolika, eklezia rondo havas siajn influojn en la loka urbestraro kaj en la kapitanaro de la mar-haveno, kaj ili faras ĉion por maksimume malhelpi al feministinoj iniciati sian kampanjon. Valoras rememori, ke ne temas nur pri la abortigo (kiu en Pollando estas malpermesita – nia kontraŭabortiga leĝaro estas unu el plej severaj en la tuta mondo), sed ĉefe pri kontraŭgravediĝa edukado kaj pri propagandado de kontraŭgravediloj.

Nun ni atendas sekvajn okazaĵojn – ĉu "Langenort" elnaĝos kun polinoj sur internacian mar-teritorion? Tio certe okazos...

Lukaso, Pollando, ...@...


 

POEMOJ EL LSG-ANO


IAM

Iam mi apud vi kuŝos.
Kuŝonte viaj brakoj min brakumos forte.
Viaj brakoj brakumos pli ol min.
Ili brakumos vin en mi.
Ili brakumos la mondon.


KISO

Ho la kis'
brilanta surĉiele
kune kun animoj de l' nuboj ĉarmaj
Sango, sendorma stelherbeja filo
Ho la Kis'
Brilanta tenere
Ho la esenco
de ĉiuj pensoj kaj sopiroj
Ho la dezirego de mia animo
fonto dezerta, fabelo flora
sopiro huragana, abelo mieldona
Ho la kiso kara
Miaj lipoj jam velkos baldaŭ
Sango ama forfluos, paliĝos la korpo
grize lastfoje floro montros koron
kaj estingiĝos lumo por okuloj
Tiam vi enfermos min en bruna tero
kaj eternigos vi min en la vorto
Ho la kiso, sopiro sopira


HODIAŬ

Per la inko mi skribas al vi leteron...
per la blovo de l' vento ĝin mi sendas al vi...
per la parfumo de l' kampaj floroj mi fermas la koverton
Vi silentas.....
Ĉiu strofo por vi nur estas...
Ĉiu vorto la via...
Vi silentas...
Hodiaŭ matene alvenis pluvgutoj
kaj kune kun ili ĉagreno
Eble vi malfermos la koverton, tralegos
kaj respondos

Princo

 

Novjorko 13 aŭgusto

En 13 aŭgusto okazis interrompo de la kurento, kio mallumigis plurajn usonajn ŝtatojn. Kompreneble niaj pensoj tuj iris al la terorista atako de Novjorko en 11 septembro 2001, sed feliĉe ne estis nova teroristaĵo. Nia sekretario-kasisto Rolf petis nian prezidanton Arnold, ja novjorkano, rakonti kiel li pasigis la vesperon de 13 aŭgusto. Li respondis jene:

Tre komforte, dankon. Laŭ miaj normalaj kutimoj mi preferas dormi sen klimatizilo. Feliĉe hieraŭ tage kaj nokte estis nehumida kaj iomete pli malvarme ol antaŭhieraŭ. Ĉar funkciadas la telefonligo, mi faris ĉiujn miajn normalajn taskojn sur la interreto iom pli frue ol laŭkutime, enlitis min por legi per kandellumo, malkovris, ke kandellumo malsufiĉas, do, endormis konsiderinde pli frue ol normale. Mi eluzis kvar bateriojn, aŭskultante misgvidan raporton de la urbestro pri la reveno de elektro antaŭ meznokto.

Post tri horoj pli ol kutime da dormo, mi ekfaris mian matenmanĝon je la laŭkutima horo sed ankoraŭ sen elektro aŭ espero pri ĝi. Feliĉe la lakto ankoraŭ estis sufiĉe bongusta kaj por la cerealo kaj por glaso da ĝi. Kun bedaŭro mi elverŝis restantan litron, por ke ĝi ne ruinigu aliajn aĵojn en la varmiĝanta glaciŝranko. Vinbersuko ankaŭ estis sufiĉe malvarma por mia gusto. La sola ĝeno estis, ke mi devis manĝi nerostitan, krudan panbulkon. Estis gaso por boligi akvon kaj fari teon, kiu provizis min per likvaĵo dum la tuta mateno.

Ĉar mi aŭdis, ke la urbestro mem frapis la sonorilegon por malfermi la borson, mi supozis, ke estis ĉirkaŭ tiu loko pli–malpli sufiĉe da elektro. Tagmeze, kiam ekvarmiĝis la loĝejo, mi eniris aŭtobuson tiudirekten. Klimatizita busvojaĝo estas hodiaŭ (kaj morgaŭ) senkosta, do, mi supozis, ke mi povis rajdi aŭtobuse dum la tuta tago, ĝis malvarmeta vesperiĝo. Tamen, mi eliris en loko promesplena por manĝaĵoj. Ne estis tiom multe, kiom mi supozis, sed mi komforte manĝis du pecojn de picao kaj trinkis du nevarmajn skatoletojn de Coca Cola. Vendejoj estis ĉiuj fermitaj, sed ekfunkciis trafiklumoj, do, mi decidis reveni hejmen por kontroli la situacion tie. Bankaŭtomato ŝajnis esti malferma kaj normale lumigita, do, mi eniris por preni monon. Mi sukcesis, sed ĵus poste la aparatoj ĉiuj ĉesis funkcii.

La aŭtobusoj en hejma direkto estis plenŝtopitaj, sed mi eĉ trovis varman sidlokon. Hejme ĉio funkciis normale. Mi faris kelkajn telefonalvokojn, ĝustigis horloĝon kaj televidajn aparatojn, kaj eliris por aĉeti bulkojn por matenmanĝo (lakto ne eblos antaŭ morgaŭ). Mi vespermanĝis normale kaj nun retumas je la kutima horo. Ĉio en ordo.

Mi spertis la similan senzorgon dum la senelektro de 1977. Tiam mia najbaraĵo estis unu el malmultaj trankvilaj. Tiam mi vizitis barojn, spektis seksumadon surstrate, kaj revenis al la samaj baroj la sekvan tagmezon, sed tiam elĉerpiĝis la biero kaj glacio sed ne la seksumemaj klientoj. Bedaŭrinde mi ne plu estas tiom aventurema. Vi devas demandi de alia pri tiaj agoj. Eble ili estos raportitaj en retrondoj, kiujn mi frekventas.

Arnold, Usono

 

Nia TTT-ejo

La ttt-ejo de LSG havas la adreson: www.forumo.hpg.com.br. Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo; la antaŭajn oni povas legi sen pasvorto. La pasvorton vi trovas en la lasta paĝo de la papera Forumo, kondiĉe ke vi estas membro de LSG. Kiel membriĝi? Kontaktu la sekretario-kasiston (vidu sube). LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Informoj kiel aliĝi al ĝi en nia ttt-ejo.

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono   arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (redaktanto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono