FORUMO 126
(1/2004)


 

ABUNDAS LA EBLECOJ...

Kongresemblemo de Pekino   Kongresemblemo de Bilbão   Kongresemblemo de Vilnio

Ĝis en Pekino, Bilbão aŭ Vilnius?

Dum la jarkunveno de LSG en Gotenburgo 2003 oni decidis rekunveni nur en Vilnius dum la UK en 2005. Sed oni proponis eksterkadran renkontiĝon dum la 6a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso en Bilbão, kiu okazos 25-29 aŭgusto 2004. Pli da informoj pri la kongreso vi trovas ĉe www.geocities.com/esperantobilbao/eue.htm

Oni ne havos oficialan kunvenon de LSG en Pekino pro manko de organizantoj, sed kompreneble membroj de LSG troviĝos inter la kongresontoj; do, ebleco al spontaneaj aranĝoj (amuziĝo ktp). Jam ekestis kontaktoj inter tiaj kongresontoj per nia retlisto lsg-ano. Vi ankaŭ povas serĉi kontakton kun kongresontoj per nia Koresponda adresaro & Kongresa servo; kontaktu tiucele la kasisto-sekretarion (vidu dorsflanke).

Sed unue Bratislavo!

Grupo de samseksemaj kaj ambaŭseksemaj anoj el Sennacieca Asocio Tutmonda, la progresema peresperanta organizo, invitas LSG-anojn al ĉi-jara SAT-kongreso en Slovakio.

Ĝi okazos 14-21 aŭgusto 2004 en la slovaka ĉefurbo, Bratislavo:

Pejzaĝo de Bratislavo

La provizora ĉielarka kongresprogramo estas:

  1. neformala renkontiĝo de ĉielarkaj homoj,
  2. eble renkontiĝo kun slovaka samseksema grupo GANIMEDO,
  3. grup-ekskurso al geja/lesba trinkejo, kafejo aŭ klubo en Bratislavo,
  4. fina pli formala kunveno por starigi oficialan SAT-Ĉielarkan Frakcion, kaj decidi kia laboro plej taŭgus al ni.

Celoj de la fina Ĉielarka Frakcio de SAT estus publikigi ĉielarkajn agadojn interne de SAT, en ties monata revuo "Sennaciulo", kaj en neesperantistaj samseksemaj rondoj. Alia rolo de Ĉielarka Frakcio estus ebligi organizadon de ĉielarkaj renkontiĝoj dum ĉiuj estontaj SAT-kongresoj.

Pluraj el ni jam estas LSG-anoj, kaj ni celas kuraĝigi amikecan kunlaboradon inter LSG kaj SAT.

Se vi volus aliĝi al SAT-kongreso kaj partopreni nian ĉielarkan programon, skribu al:

KAVA PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Ĉeĥa Respubliko.
Tel: +420 257 712 201; fakso +420 257 712 126; rete info(ĉe)kava-pech.cz

Oni ankaŭ povas aliĝi surrete ĉe www.kava-pech.cz

Informoj pri ofertataj servoj (loĝebloj, manĝebloj, dumkongresaj ekskursoj, kongresejo, prezoj) pendas jam nun ĉe www.esperanto.cz klakante al la 77-a SAT-kongreso.

Por skribi rekte al ĉielarkaj SAT-anoj:

ESPERANTO, c/o Frontline Books, 73 Humberstone Gate, Leicester GB-LE1 1WB, Britio

Rete publikulo(ĉe)aol.com aŭ aliĝu al nia ret-diskutejo ĉe http://groups.yahoo.com/group/kvir-kunveno

Rob (el lsg-ano)

Lastminuta informo
La ILEI-konferenco (instruistoj) ne okazos en Ĉinio en somero pro teknikaj kaŭzoj, sed samtempe kun la SAT-kongreso en Bratislavo/Ĉeĥio (en najbara ejo).

 

Parolas la sekretario

Tiu ĉi estas la lasta numero de FORUMO por vi, se vi ankoraŭ ne pagis por 2004.

Kaj tion vi eble bedaŭros, ĉar kune kun la sekvonta Forumo aperos la ĉijara "listo de gastigantoj" kaj la "koresponda adresaro". Tial nepre tuj resendu vian "realiĝilon 2004", eĉ se vi jam pagis por la kuranta jaro. Nur tiamaniere mi ekscias, ke vi ankoraŭ vivas, ke via adreso plue validas, ĉu vi estos ĉijara gastiganto, korespondemulo ktp.

Ankaŭ menciu, ĉu vi planas viziti la Pekinan UK:on, la SAT-kongreson en Bratislavo, la Eŭrop-Unian kongreson en Bilbão - tie partoprenos kaj renkontiĝos LSG-anoj. Kiel dirite, tiuj ne estos oficialaj aranĝoj de nia ligo. La partoprenantoj de nia lasta ĝenerala kunveno en Gotenburgo ja decidis, ke la sekvonta kunveno okazos dum la 2005:a UK en Vilniuso. Tamen ĉiu membro ricevos kune kun la "listo de gastigantoj" liston de kongresemuloj - mi peros la kontakton inter vi. Nia prezidanto gvidos la neoficialan kunvenon enkadre de la UK en Pekino, min mem vi trovos ĉijare en Slovakio.

RK

 

Samseksemo en Slovakio

Okaze de la ĉi jara SAT-kongreso en Slovakio Rob tradukis informon pri samseksemo en Slovakio el la anglalingva TTT-ejo ĉe www.ilga.org/Information/legal_survey/europe/slovakia.htm

Fona informo, sintenoj de registaro, landa situacio
La movadon por egaleco de samseksemaj civitanoj en Slovakio, fondita kaj oficiale registrita en 1990, oni nomas same kiel la dion Ganimedo el la helena mitologio. La organizo Ganimedo havas ankaŭ regionajn organizaĵojn en kvar aliaj slovakaj urboj. La lesbaj organizoj Museion, Museion Middle (meza) kaj Museion Junior (plej juna) aktivas kaj eldonas propran ĵurnalon.

Ni nun vivas sep jarojn post la tiel nomata "Velura Revolucio", kaj tri jarojn en sendependa ŝtato. Tiu ĉi estas la sesa jaro dum kiuj ni malferme parolas kaj skribas pri samseksemo, sed tio ankoraŭ ne efektivigis tion, kion ni atendis: ke la slovaka socio taksus nin kiel egalajn civitanojn. Kvankam dum la antaŭa reĝimo oni subpremis nian kredon je dio, nun tiu kredo jam negative influas sociajn vidojn pri gesamseksemuloj... mi ofte sentas ke: "Slovakio estas pli katolika ol Vatikano. Tio estas sekvo de la religia edukado en slovakaj familioj, la malbona seks-edukado en niaj lernejoj, kaj la negativaj sintenoj de la socio." (el "Gejoj kaj lesboj en Slovakio" de Marian Vojtek - prezidanto de Ganymedes - ILGA bulteno 3/96 p. 15)

En majo 2000 ĉiuj gejaj kaj lesbaj asocioj, kaj neformalaj gejunulgrupoj, kreis komunan iniciaton MALSAMECA - kunekzistaĵo sen diskriminacio de seksaj minoritatoj (mallonge IN-IN, kiu slovake estas INAKOST). Ekzistas 8 GLBT-aj (gejaj, lesbaj, biseksaj kaj transseksaj) oficiale registritaj NRO-oj, 2 neformalaj studentaj grupoj, kaj pli ol 20 individuaj membroj de la iniciato.

La iniciato celas al kontrolado, progresigo, konsilado kaj klopodado influi kun akcento pri gejaj kaj lesbaj rajtoj en la slovaka socio, kontribuo al malfermeco de la GLBT-komunumo, eduko de la socio por plikreskigi la nivelon de toleremo kaj atingi akcepton pri GLBT-aj homoj kaj nia malsameco en la socio. La iniciato celas al kvar ĉefaj temoj:

  1. leĝo kontraŭ diskriminacio
  2. leĝo por registrita pariĝo
  3. edukado (en duagradaj lernejoj kaj universitatoj)
  4. progresigo kaj komunikilaro

(el mesaĝo de INICIATIVO MALSAMECA pri ĝiaj agadoj, 29-8-2000)

Slovakaj leĝoj pri samseksagado
Statuso
Vir-samseksemo: leĝa
Ina-samseksemo: leĝa

Diskriminaciaj seksofendaj leĝoj, kaj iliaj aplikadoj
Konsenta samseksa konduto inter adoltoj malkriminaliĝis (en antaŭa Ĉeĥoslovakio) en 1961. Tamen, sub tiu nova Puno-kodo iuj samseksaj agadoj povis esti punitaj. Laŭ alineo 244, se la seksumo okazis kun homo malpli aĝa ol 18 (la konsent-aĝo por gealiseksemuloj estis 15), se dependa homo estis ekspluatita (ekz. rilato inter instruisto kaj lernanto aŭ inter soldatoj de malsamaj rangoj), aŭ se la seksumo okazigis gajnon de mono (sen distingo inter kliento aŭ prostituito), tiam la puno estis 1-5 jaroj en malliberejo, pli alta ol la puno por similaj aliseksemaj ofendoj...

La plej lasta ŝanĝiĝo de la Puno-kodo pri samseksa konduto okazis en 1990 (leĝo 175/1990), kiam samseksemo kaj aliseksemo estis egale pritraktitaj. Alineo 224 estis forigita el la Puno-kodo, la konsent-aĝo fariĝis 15 jaroj por kaj samseksaj kaj aliseksaj kondutoj, kaj la kriminal-leĝaro ne plu kontrolas samseksan prostituadon.

(de Ivo Prochazka - el SOCIO-LEĜA KONTROLO DE SAMSEKSEMO)

Aĝo de konsento en Slovakio
Vir-samsekse: 15
In-samsekse: 15
Alisekse: 15

Laŭ alineo 242, ne plu malsamas leĝa protektado de geneplenaĝuloj pro aliseksema aŭ samseksema atencoj. Protektado de adoleskantoj rilate al seks-konduto estas menciita en alineo 217 (malordigo de junula moral-edukado), kaj alineo 243 (seksatenco al dependaj adoleskantoj malpli aĝaj ol 18), sed tiuj provizoj estas aplikitaj sendistinge al sekso de ofendito aŭ ofendinto.

(Ivo Prochazka - "Socio-leĝa kontrolo de samseksemo")

Neado de liberaj asociiĝo kaj esprimo
Ne troviĝas kontraŭ-diskriminaciaj leĝoj por protekti gesamseksemulojn... konstituta listo pri homaj rajtoj kaj libero estis akceptita de Ĉeĥoslovaka parlamento en 1991 (Leĝo 23/1991). Deputito Klara Samkova volis aldonon de "seks-orientiĝo" al la listo, sed la plejmulto en la parlamento ne aprobis.

(Ivo Prochazka)

Kontraŭdiskriminacia kaj kontraŭ-kalumnia leĝoj
La dua agado pritraktas enkadrigon de vortoj "seks-orientado" en la Slovaka konstitucio (artikolo 12), en kiu malpermeson de ia ajn diskriminacio laŭ raso, nacieco, etna deveno, religio, politika orientiĝo, oni jam deklaris. Efektive, la amendo de Konstitucio envenas tiun traktaĵon, kaj ĉiuj NRO-oj jam havas okazon adresi siajn proponojn al la parlamento. Ni liveris niajn proponojn al la Komitato de Homaj Rajtoj sed ne ricevis respondon.

(El mesaĝo de "Iniciativo Malsameca", pri iliaj agadoj, 29-08-2002)

Rob (el lsg-ano)

 

Por kiu estas LSG?

Lastatempe reaperis en nia diskutlisto lsg-ano la demando pri nomŝanĝo de LSG, kiu ja signifas Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Inter la membroj de LSG ja troviĝas ankaŭ personoj kun aliaj, sed parencaj, seksorientiĝoj, kiel biseksaj, transseksaj, transvestitoj ktp. Oni eĉ diskutis, ĉu LSG entute estas la ĝusta organizo por tiuj. Nia prezidanto klarigas jen, kun vera zamenhofa sinteno, kial ĉiuj povas senti sin bonvena en LSG, kvankam la nomo ne spegulas la tutan gamon de la "ĉielarkaj koloroj":

Kiel prezidanto kaj membro dum dudek jaroj, mi neniam aŭdis ion ajn kontraŭ akcepto de iu ajn seksa orientiĝo krom knabamo. Ni ne forpuŝu iun ajn de LSG, kiu sentas emon al aliĝo pro iu kialo. Nia celo estas la antaŭenigo de gejaj aferoj en Esperantujo; tion farante, ni parolas kaj interparolas Esperante. Ĉiuj esperantaj organizoj supozeble antaŭenigas paroladon de Esperanto.

Multaj transseksemuloj dum iom da tempo supozas sin gejaj kaj tiel vivas, ĝis kiam ili ekserĉos pli taŭgan solvon de siaj apartaj problemoj. Ankaŭ tiuj taŭgas por aliĝo, ĝis kiam ili estos sufiĉe fortaj kaj multenombraj por pli taŭga, aparta organizo. Mia sperto en Novjorkurbo estas, ke la granda pliparto de transseksemuloj ankaŭ provis gejan seksumadon. Memevidente tio ne estis sufiĉe por ili, sed ili laŭ mia takso sentas pli fortan apogon kaj komprenemon inter gegejoj ol ĝenerale en socio. La servoj de la novjorkurba gegeja komunumejo etendiĝas al transseksemuloj, kaj oni ŝanĝis ĝian nomon por tion speguli.

Pli grava problemo estas, ke laŭ la nuna konsistigo de LSG ni estas gejvira organizo. Niaj emoj altiri lesbojn ne sukcesas krom en kelkaj kazoj. Preskaŭ ĉiu lesba LSG-ano plendas pro bildoj de viroj en "Forumo." La respondo al tiu plendo ne estas egala nombro da bildoj de virinoj; estas la bildoj de viroj mem, kiuj ofendas multajn lesbojn. Ni multefoje diskutis kiel pli efike bonvenigi lesbojn en nian organizon, eĉ per nomŝanĝo; jam troviĝas kelkaj lesboj inter ni, sed mia sento estas, ke ili preferas sian propran parolilon kaj organizon, sed ĝis nun tio ne realiĝis.

Pro malmultenombreco certe estas diversaj personoj, kiuj trovus akceptemon inter ni kaj ŝancon por pli vasta komprenemo, eĉ se iliaj bezonoj eventuale postulus sian filion interne de LSG aŭ propran organizon. Mi estas preta akcepti aŭ amike kunlabori por provizi tiujn de vi menciitajn per iliaj bezonoj en aŭ ekster LSG.

Arnold VICTOR

 

Kontaktanonco
(kaj la vero.)

Mia aĝo estas 33,
(ho - reale 57 - do iomete pli.)
pezo: 78; longa, ege belstatura,
(tre rondeta, centokilograma, kurbekrura.)
blondhara, bela tondfasono,
(nur orelaj tufoj, supre kalva krono.)
bluaj lagprofundaj brilokuloj, ridoplenaj,
(strabaj, senkoloraj, sentmalplenaj.)
seksaflanke eĉ tre bone ekipita,
(inter la puboharoj malfaciltrovita.)
ekonomio en reguloorda stato
(sensalajra, grandaj ŝuldoj al la ŝtato.)
ŝatas nur klasikan belmuzikon
(gurdojn, tirharmonikon.)
serĉas vian ardan koron!
(unuavice vian montrezoron!)

"Serioza amserĉanto".
(profesia amtrompanto.)

daniel

 

Kaj kristano kaj samseksamulo - ĉu eblas?

El libreto (Kristen tro och homosexuell samlevnad) de Lars Arnell, pastro en la Sveda eklezio:

   Laŭ la kristana kredo la volo de Dio estas esprimita en la Biblio. Ĝi entenas la vortojn de Dio al homoj de ĉiuj epokoj. Ĉu eblas fidele sekvi la vortojn de la Biblio kaj samtempe jesi al samseksama kunvivado? Fakte eblas, kondiĉe ke oni ne legas kiel fundamentisto.
   La eco de sana fidelo al la bibliaj tekstoj devas esti konsidero al la konteksto, al la socio, kulturo, mondkoncepto, homkoncepto kaj al la scio pri la homo de tiu tempo. Oni devas traduki la originajn tekstojn al modernaj lingvoj konsciante la lingvajn problemojn kaj poste interpreti kaj apliki ilin en nova konteksto: nia tempo, nia socio kaj por la homoj de nia tempo.
   Estas danĝere pretervidi ĉi tiun procezon kaj nur aserti ke oni nur devas legi kiel estas skribite en la traduko. Tia fundamentista interpretado de la Biblio ofte erarigas. Troviĝas en la historio ekzemploj de homoj kiuj, indikante al certaj bibliaj vortoj, rekomendis subpremadon de virinoj, bruligadon de "sorĉistinoj", rasismon, sklavecon kaj la mortpunon.
   Koncerne samseksamon, senpripensa kaj nesana legado de la Biblio kaŭzis maltoleremon, juĝemon kaj subpremadon. Oni rapide stampis samseksamon kiel pekon kaj malpermesis al homoj sperti amon, teneron, valoron kaj dignon. La laŭvorta interpretado de bibliaj vortoj pri samseksamo krome inspiris al krimagoj kontraŭ samseksamuloj. En regionoj karakterizitaj de fundamentista kristaneco, ekz. Gotenburgo, okazas precipe multaj krimagoj kontraŭ samseksamuloj. Oni devas legi la Biblion kun prudento!

En la epoko de la Biblio
   En la greka mondo en la tempo de la Biblio troviĝis certaj tipoj de seksagoj inter personoj de sama sekso. Sed ili ne estis identaj kun la samseksama kunvivado, kiun ni trovas hodiaŭ. Tiam estis kutimo ke plenkreskaj aliseksemaj viroj (edziĝintaj) amuzis sin sekse kun junaj knaboj; ja pederastio. Troviĝis ankaŭ samseksa prostituado (ekz. en la temploj). Kompreneble ni devas kondamni pederastion kaj prostituadon, kaj tion faris jam Paŭlo, kion ni baldaŭ vidos.

La Romanoj, la unua ĉapitro
   En Romanoj 1:26-27 Paŭlo skribas:
   "Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝangis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto."
   Notu ke Paŭlo skribas pri seksaj "pasioj" kaj ke ili "brulis en sia volupto", sed tute ne mencias amon, fidelecon, respondecon aŭ daŭrajn interrilatojn. Du kristanaj homoj - kiuj volas vivi en rilato de tenero, amikeco, amo, fideleco kaj pardonemo - apenaŭ povas rekoni sian kunvivadon en tio, kion Paŭlo priskribas ĉi tie.

Unua Korintanoj
   Ankaŭ ne en Unua Korintanoj 6:9-10 temas pri respondeca samseksa kunvivado:
   "Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj [greke 'malakoi' kaj 'arsenokoitai'], nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio."
   Ĉi tie oni ne parolas pri homoj kiuj amas unu la alian sed nur pri homoj kiuj faras certajn tipojn de seksagoj. Pluraj esploristoj de la Biblio diras ke estas pederastio kaj prostituado kion Paŭlo priskribas per la vorto "arsenokoitai". Aliaj esploristoj asertas ke Paŭlo per tiuj vortoj ankaŭ priskribas la samseksamon, kiel ni komprenas ĝin nuntempe. Sed tio ne signifas, ke ni devas havi la saman opinion kiel Paŭlo. Se ni legas la Biblion kun la amo de Jesuo kiel gvidstelo ni ne ĉiam devas akcepti, kion Paŭlo diras. Ĉi tiel li ekz. skribas pri la judoj en Unua Tesalonikanoj 2:14-15: "... la Judoj, ... estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj".

La leĝotekstoj de la Malnova Testamento
   Nun ni lasu Paŭlon por la leĝtekstoj de la Malnova Testamento. En Levidoj 18:22 kaj 20:13 ni trovas:
   "Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo."
   "Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili ambaŭ faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili."
   Se oni volas sekvi tiujn leĝtekstojn oni konsekvence ankaŭ devas sekvi la ceterajn leĝojn en tiu teksto kaj ekz. rekomendi poligamion, malpermesi koiton kiam la virino menstruas, malpermesi tatuadon, malpermesi homojn porti vestojn el malsamaj specoj de fadenoj ktp. Kaj oni devas puni samseksamon per la morto! Oni baldaŭ komprenas ke estas absurde sekvi tiujn leĝojn en nia tempo.

La historio de Sodomo
   La teksto en Genezo 19 pri Sodomo fakte ne temas pri samseksamo. La ĉefa peko de la urbo Sodomo estas malamikeco kontraŭ fremduloj, ne samseksamo. Tiu teksto, kiun oni eble plej multe uzis en la historio de la eklezio por kondamni la samseksamulojn, montriĝas temi pri kondamno de tiuj, kiuj ne prizorgas malfortulojn, subprematojn kaj homojn, kiuj suferas fremdecon pro ekskluziviteco. Se Dio hodiaŭ kondamnus iujn, kiel li kondamnis la popolon de Sodomo, la kondamno eble trafu tiujn en la eklezio, kiuj igas samseksamulojn senti sin kiel fremdulojn en la eklezio.

La historio pri la kreo de la mondo
   Sed en la historio de la kreado - ĉu ne temis pri nur viro kaj virino en la komenco? Jes - sed oni ne devas legi la historion de la kreado kiel priskribon, de ĉio, kio devas ekzisti. Pripensu nur, se ni malpermesus ĉion, kio ne estas priskribita en ĝi!

La ordono de Amo
   Kiel ni povas vidi, la Biblio diras nenion pri respondeca samseksama kunvivado. Kaj Jesuo diris nenion pri la afero.
   Do, kio estu la normo en ĉi tiu afero? Kompreneble la ordono de Amo (Mateo 22:39: "... Amu vian proksimulon kiel vin mem.")! Tio signifas postulon de fideleco kaj respondeco. Ke du plenkreskuloj prizorgas unu la alian en la plej bona maniero. Ke oni helpas kaj apogas unu la alian. Ke oni dividas inter si ĝojon kaj malĝojon. Ke oni vivas en reciprokeco kaj malfermeco unu por la alia. Ke oni ne vundas aŭ ekspluatas unu la alian. Strebo al komuna vivfeliĉo kaj ĝojo. Alivorte, samseksa kunvivado devas esti karakterizita de la samaj etikaj reguloj, kiel la aliseksama kunvivado.
   Kiam samseksamuloj esprimas sian sopiron vivi en interrilato de reciproka amo, ne temas pri - kiel multaj ŝajnas kredi - ĉefe seksa inklino, sed pri la ĉiutagaj homaj esprimoj de tenero kaj proksimeco. Iu formulis tion jene: "Temas pri la rajto matenmanĝi kun tiu, kiun mi amas!"

mallongigita, trad. la redaktanto


 
La poŝtkarto de Josefo
La poŝtkarto de Josefo

Danko

Mi volas danki al Josefo el Suda Ameriko pro la tre bela, festa karto, kiun mi ricevis de li ĵus antaŭ Kristnaskofesto. Mi akceptas ĝin nome de LSG kaj dankas Josefon ne nur por la karto mem sed ankaŭ por lia fidelo al nia afero. Mi ĝoje dividis la karton interrete kun la aliaj estraranoj.

Arnold VICTOR

 

Finvortoj de la redaktanto

Kun bedaŭro mi devas anonci, ke mi pro tempomanko devas fini mian redaktadon de Forumo per ĉi tiu numero. Ni havas bonan esperon trovi novan redaktanton. Mi dankas pro via konfido.

Andreas

 

Nia TTT-ejo

La ttt-ejo de LSG havas la adreson www.forumo.hpg.com.br. Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo; la antaŭajn oni povas legi sen pasvorto. La pasvorton vi trovas en la lasta paĝo de la papera Forumo, kondiĉe ke vi estas membro de LSG.

Kiel membriĝi? Kontaktu la sekretario-kasiston (vidu sube).

lsg-ano LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Informoj kiel aliĝi al ĝi en nia ttt-ejo.

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono  arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

BELETRA NIĈO
Benito, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (redaktanto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono